Jam kvin prelegontoj por la Lingva Kolokvo de KCE

HeKo 863 8-B, 8 feb 25

Mag. Giacomo Comincini, mag. Alessio Giordano, prof-ino Ilona Koutny, d-ino Perla Martinelli kaj prof. Giorgio Silfer kontribuos prelege al la 11a Lingva Kolokvo de Kultura Centro Esperantista, 1-4 majo 2025 en Ĉaŭdefono, pri terminologio

La Asembleoj de KCE kaj de LF-koop estas kunvokitaj samloken, la 2an respektive la 3an de majo. La kolokvo proponos ankaŭ distrajn vesperojn kaj kulture interesajn ekskursojn. Unu el ili ĉe CDELI, se ankoraŭ eblos vizito.

Oni povas aliĝi telematike, aŭ per retmesaĝo al kce[ĉe]esperantio[punkto]net. Ankaŭ Kultura Esperanto-Festivalo akceptas aliĝojn. Ambaŭ en atendo de la ĉi-monate plene ekfunkcionta Esperanta Kulturservo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.