Januaran Heroldon (2373) karakterizas ĉapeloj

HeKo 902 4-B, 8 feb 26

En la januara numero 2373 de “Heroldo de Esperanto” en 2026 la kvara paĝo rivalas kun la unua rilate interesajn artikolojn, pro ĉapelo: la delegacio de UEA en Samarkando havis surkape ĉapelojn similajn al la ciganaj (krom la koloro: verda) kaj tio stimulis la publikigon de longa eseo pri brazilaj kaleoj (kun permeso de “Tutmondaj Voĉoj”), sed ankaŭ de Ŝvarca poemo kaj anekdotoj pri verda ĉapelo, laŭ diversaj kulturoj: ĉu vi scias ke por ĉinoj la frazo “eluzanta verdan ĉapelon” rilatas al kokrito, kaj por alia azia kulturo al diablo?

La unua paĝo raportas pri gazetara konferenco de Itala Esperantista Junularo ĉe la itala Deputitĉambro, kiu kongrue apudas la artikolon “Esperantisto: homo-sociano aŭ homo-asociano?”, temo traktota dum la estonta simpozio de Kultura Centro Esperantista.

Multaj novaĵoj el diversaj landoj kaj kontinentoj kompletigas la gazeton, kiu estas ricevebla per simpla donaco al KCE, ĝia proprietulo, ankaŭ tra kulturservo.esperantio.net 

 

— HdE-redakcio
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.