Jarkunveno 2010 de la Vraca societo

HeKo 424 3-B, 17 feb 10

Fondite en 1908, la plej aĝa paktinta establo de la Esperanta Civito (kies delegito do rajtas prezidi la Forumon, se forestas la Konsulo), la Esperanto-societo en Vraco okazigis sian jarkunvenon hieraŭ, 16 februaro 2010. La prezidantino Sneĵinka Angelova raportis pri la farita dum la pasinta jaro, el kio elstaras la organizado de la 61a kongreso de Bulgara Esperanto-Asocio, la establigo de esperanta fako en la fremdlingva salono de la regiona biblioteko per donacitaj libroj kaj periodaĵoj de la esperantistoj, la aranĝho de esperanta ekspozicio en la loka muzeo. Dum la pasinta jaro en la urbaj gazetoj pli ol dek fojojn oni informis pri la aktivado de la esperantistoj en Vraco.

En la nuna jaro 2010 la agado estos koncentrita al la gastigado de la tuttaga ekskurso dum la 62a kongreso de IFEF (okazonta en Sofio dum la printempo), establigo de Esperanto-kurso por infanoj (ekde la aŭtuno) kaj prizorgado de kelkaj ZEOj en Vraco.

Rekonfirmita estis la ĝisnuna estraro: Sneĵinka Angelova (prezidanto), Ljubomir Trifonĉovski (vicprezidanto) kaj Kiril Borisov (sekretario). La societo havos du delegitojn por la 62a kongreso de Bulgara Esperanto-Asocio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.