Jen nenio kaj tenu tion forte

HeKo 502 3-A, 29 mar 12

Laŭ gazetara komuniko, la ĝenerala direktoro de Universala Esperanto-Asocio anoncis ŝajnan promocion de UEA en la rangoj de Unesko, kie ĝi atingis la konsultan partnerecon.

Efektive ĝis la pasinta jaro ekzistis tri kategorioj por la neregistaraj organizoj, konforme al la antikva sistemo kiel A, B kaj C. UEA situis en ĉi-lasta, kiu estis la plej malalta. Ekde 2012 Unesko reorganizis la hierarkion laŭ du kategorioj: UEA do promociiĝis de lasta en triŝtupa hierarkio al lasta en duŝtupa…

Kion la gazetara komuniko prisilentas, tio estas ke la Asocio dum jardekoj havis pli altan statuson. En 1954 ĝi estis en B-kategorio, kaj tio daŭris dum la tuta Lapenna-epoko, kaj dum la postaj jaroj, de lapennismo sen Lapenna. Sed iam ĝi falis al la C-kategorio. Estus oportune, se Roterdamo mem klarigus al siaj asocianoj kiam kaj kial.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.