Jubilee arĝenta la ĉi-jara Tago de la Esperanta Lingvo

HeKo 911 8-C, 2 jun 26

Hodiaŭ ni festas la Tagon de la Esperanta Lingvo, konforme al la unusola dato certa pri ĝia naskiĝo, nome la permeso de la cara cenzuro por la nemodifebla teksto de la Unua Libro; samtempe ekas la arĝenta jubileo de la Esperanta Civito, kies konstitucio estis promulgita en Sabloneto 2 junio 2001. 

Per sia aktiva uzo de la lingvo la Civito kontribuis al norma stabiligo kaj leksika riĉigo, precipe en la fakoj jura, financa, sociologia, lingvistika. La plej rimarkinda fenomeno estas la valorigo de terminoj utilaj en la parlamenta vivo, de longe ekzistantaj sed apenaŭ konataj, ĉu pro manko de demokratiaj institucioj ĉu pro politika malklereco ĉe la esperantistaro: sufiĉas mencii la distingon “interpelacio/interogacio”, kiun ordinara esperantisto ne konas eĉ en sia denaska aŭ ĉiutaga etnolingvo; aŭ terminoj kiel “kvestoro” (signifo 2 en PIV) kaj “kurio” (signifo 4 en PIV)

Iomete kreiva la Civito montriĝis sociologie. Terminoj kiel “gaĝo” kaj “meteko” eniris la lingvouzon, ekzemple. Pri la saluta vorto “ĉaŭ” okazis referendumo ĉe la civitanaro. Konservativa estas la konduto rilate morfemojn: la Lingva Komitato kontraŭis la enkondukon de sengenra persona pronomo, dum la Akademio nur prokrastis decidon.

Laŭ la konstitucio (art. 6, par. 3) “La organoj de la Civito povas konsulti lingvan institucion aŭ komisionon ad hoc por solvi specifan lingvan demandon.” La Senato preferis krei propran instancon, kiu konsistas nur el kleruloj havantaj la esperantan civitanecon, ĉar ili ĉiuj konsideras esperanton identigilo, male al la heterogena Akademio, kie sidas eĉ personoj kredantaj ĝin nur planlingvo, anstataŭ vivanta lingvo de vivanta komunumo. Ni memoru ĉi tie la kontribuon de la forpasintaj Lingvaj Komitatanoj Marie-France Conde Rey, Leen Deij, István Nemere, Bertil Nilsson, Ljubomir Trifonĉovski.

Rimarkinda estas la produktado de esence gravaj verkoj, ene de la konsorcio: ni menciu almenaŭ du titolojn — la originale verkita “Historio de la esperanta literaturo” (2015) kaj la tradukita “Kurso de ĝenerala lingvistiko” (2022), ambaŭ eldonitaj de LF-koop, paktinta establo. Paralele kursoj pri tradukado, atelieroj pri verkado, zamenhofologiaj simpozioj kaj studoj, fine sed ne fone Esplora Instituto de Esperantologio pruvas la valorigon de esperanto kiel kulturlingvo, ene de la Esperanta Civito.

 

 

 

— Perla Martinelli, LK-dojeno
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.