Juncker konfirmas la rezignon pri la angla lingvo

HeKo 644 1-E, 8 maj 17

“Mi ĉiam dubas, ĉu paroli la anglan aŭ la francan, sed mi faris mian elekton. Mi prezentos mian paroladon en la franca, ĉar malrapide sed konstante la angla perdas sian gravecon.”

La prezidanto de la EU-Komisiono, Jean-Claude Juncker, komencis tiel sian intervenon pri la stato de la Unio, 5 majo 2017 ĉe la Eŭropa Universitata Instituto en Florenco. La elekton pri la franca li motivis ankaŭ per la fakto ke en Francio okazas la baloto por la prezidento de la respubliko. Dufoje ĉe tiu enkonduketo la publiko vigle kaj sincere aplaŭdis.

“Ni intertraktados en absoluta lojaleco kun niaj britaj amikoj, tamen ne la Unio forlasas Brition, sed Britio forlasas la Union: en tio situas la diferenco, kaj tiu diferenco sentiĝos dum la venontaj jaroj” deklaris Juncker.

Liaj enkondukaj vortoj konformas al la prognozo ke la angla ne estos plu oficiala lingvo de EU ekde 2020.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.