Kalendaro de la parlamentaj sesioj

HeKo 469 9-C, 6 feb 11

La lasta ordinara sesio de la Parlamento de la Esperanta Civito dum la mandato 2007-2011 okazos en Milano 2-3 junio 2011, ĉe la sidejo de la Regiona Konsilio de Lombardio.

En la tagordoj, komunikotaj al la parlamentanoj hejmadrese, situos interalie la leĝopropono pri la tempobanko (Pasvorta Servo), aprobota de la Senato, kaj la direktivopropono pri la sciencaj institutoj, aprobota de la Forumo.

La Konsulo antaŭanoncas lastan sesion nur de la Senato en Ĉaŭdefono, 19 aŭgusto 2011, por fermi la laborojn antaŭ la balotkampanjo, kiu ekos 1 oktobro 2011. Eblas ke ĉi tiu senata sesio diskutos proponon de referendumo, eventuale okazonta kune kun la elektoj por la Senato, 15 decembro 2011.

Kiel eliranta Konsulo, c-ano Giorgio Silfer devos kunvoki la inaŭguran sesion de la nova Parlamento, interkonsente kun la nova Konsulo. Lia propono estas ke en Bruselo, ĉe la sidejo de la Parlamento de Eŭropa Unio, 9 marto 2012.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.