Kampanjo de PEN por esprimlibero

HeKo 762 4-B, 3 maj 21

En Pollando la 3an de majo 1791 estis promulgita la unua moderna konstitucio en Eŭropo, kiu vekis grandan alarmon ĉe la najbaraj regnoj, ne same demokratiaj. Tio kondukis al la agreso kaj aneksado de la tuta restanta pola teritorio, fare de Rusio, Prusio, Aŭstrio; la politika incendio en Pollando deturnis la atenton el Francio, kie disvastiĝis multe pli granda revolucio.

Sed alia 3a de Majo estas memorata hodiaŭ, pro la Deklaracio de Windhoek. En la ĉefurbo de Namibio estis tiam lanĉita la dokumento pri libera, sendependa kaj plurisma gazetaro, specife en Afriko, sed ankaŭ en la aliaj kontinentoj.

Kvankam la esprimlibero en Eŭropo fartas relative pli bone ol aliloke, dum la lastaj tempoj multiĝis la murditaj ĵurnalistoj. PEN Internacia specife kampanjas pri la kazoj de Idris Said “Abba Arre” (Eritreo), Daphne Caruana Galizia (Malto), Kalua Salazar (Nikaragvo) kaj Maria Ressa (Filipinoj). La Esperanta Civito partoprenas tiun kampanjon, pere de sia paktinta establo Esperanta PEN-Centro.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.