"Kanti klasike" sukcese en IJF

HeKo 707 5-B, 22 apr 19

Soprano Federica D’Antonino kaj baritono Gaetano Merone revenis hieraŭ al la Internacia Junulara Festivalo kun sia repertuaro de melodioj el operoj kaj napolaj kanzonoj. Sed kompare kun la pasinta jaro en Ascea, la prezento en Rimino surprizis ĉiujn: ne plu en la itala, sed en esperanto, danke al tradukoj de Emeriko Baranyai, Perla Martinelli, Nicolino Rossi kaj precipe Giorgio Silfer. Ĉe la klavaro akompanis, kiel antaŭe, majstro Francesco Cipullo.

Temis pri la unua grava testo, antaŭ junulara publiko: la rezulto estis pli ol kontentiga. Aparte ŝatataj la duetoj, interalie “O sole mio”, kun la poezia teksto de EmBa “Popol” ni estas”. La premiero en aŭgusto, dum la Internacia Junulara Kongreso en Slovakio, proponos du-tri reĝisorajn novaĵojn, cele al pli facila eniro en la mondon de la klasika muziko.

Por la realigo de la projekto multe aktivis Giorgio Di Nucci, mem muzikisto kaj prezidanto de Itala Esperanto-Junularo. La kompaktan diskon produktas LF-koop.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.