Kaoso en la roterdama kongresa kalendaro

HeKo 852 9-A, 3 dec 24

La subita prokrasto de la Universala Kongreso en Moravio ĵus kuntrenis la prokraston ankaŭ de la TEJO-kongreso en Indonezio: ĝi okazos 9-16 aŭgusto 2025, samtempe kiel la SAT-kongreso en Greziljono. Verŝajne sen problemo ankaŭ por ĉi-lasta, pro la demografia konsisto de Sennacieca Asocio Tutmonda.

Tamen UEA embarasis ankaŭ la organizantojn de la ILEI-kongreso en Serbio, ĉar nun inter Belgrado kaj Bruno ekestis tutsemajna truo. Ĉu ankaŭ la instruistaro devos prokrasti sian jaran renkonton?

Bonŝance la unua Esperanta Konferenco en Afriko (EKA) estas konfirmita fine de decembro 2025. Informas aei [ĉe] esperantio [punkto] net (aei[at]esperantio[dot]net)

Kaj espereble Baltiaj Esperanto-Tagoj en Litovio (5-13 julio 2025) ne glitos laŭ la sama bananŝelo de UEA kaj TEJO.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.