La Kapitulo de la Esperanta Civito, kunsidinta hieraŭ en pleno, ne elĉerpis la tutan tagordon kaj daŭrigos hodiaŭ vespere ĝis la fintraktado de ĉiu tagordero; por eviti similan situacion, ekde ĉi tiu monato la Konsulino kunvokos laŭ regula kadenco por la tria sabato je 11h00 mezeŭropa.
Estis reprenita la propono larĝigi la Kapitulon kaj plimultigi delegojn: la unua, celanta pli akuratan kaj detalan informadon al la Verda grupestro, transformiĝis al decido sendi la protokolojn de la Kapitulo ankaŭ al la du grupestroj (majoritata kaj opozicia); la dua, celanta subtenon de juristo kaj ne amendojn al la Konstitucio kaj parlamentaj Reglamentoj, aplikiĝis kiel komisio al la vickonsulo pri informado asisti la Konsulinon.
Konsultiĝo pri lastatempaj alvoko (al TEJO-estraro) kaj deklaro (de Kataluna Esperanto-Asocio) kun komparo al la rezolucipropono de Blankanoj stimulita de Hilelista Esperanto-Komunumo montris ke, dum la aliaj okupiĝas pri aliaj popoloj (hebreoj kaj araboj), la nia okupiĝas pri la esperanta popolo, nome la sorto de esperantistoj (kaj eĉ Esperantianoj) en landoj trafitaj de milito.
La Kapitulo ne esprimis rimarkojn utilajn al la Konsulino, kiu baldaŭ prezidos la forumokonsulton pri la direktivo proponita de Afrika Esperanto-Instituto, fare de ĝia delegito Jean-Sacha Barikumutima. Male ĝi donis aprezon al la dekreto pri la telematikaj civitaniĝoj, preparita de sen. Alessio Giordano kaj sen. Manuela Blanco.
Similan aprezon al la sama kolego la Kapitulo donis al la finredaktata nova eldono de “La Verda Libreto pri la Esperanta Civito”, kiu jam fariĝas Libro kaj eble ne plu samkolora: oni proponis Griza.
La respektivaj vickonsuloj aktualigis pri sia aktiveco rilate al financoj kaj informado.
Aldonu komenton