KCE ekplanis sian kalendaron 2018

HeKo 653 7-B, 1 aug 17

Dum sia ĵusa ordinara kunveno en Ĉaŭdefono, post sukcese intensa programo en julio, la Komitato de Kultura Centro Esperantista sub la prezido de prof. Giorgio Silfer ekplanis la kalendaron de la venonta jaro.

La kvara lingva kolokvo disvolviĝos meze de aprilo 2018, inkluzivante la Asembleon de KCE kaj eble ankaŭ tiun de LF-koop. Okaze de la Tago de Ĉiuj Pioniroj la cindroj de c-ano Manuel de Seabra estos solene liveritaj al la Esperanta Panteono.

Dum la somero KCE proponos almenaŭ tri aranĝojn. La unua estos semajno por prepari tradukistojn. La dua estos semajna kurso por prepari al la C2-diplomo (nur KCE havas tiun nivelon ĉe lingvotestado). La tria estos la dua kurso por la formado de Civitaj kadroj. Ĉi-lasta probable koincidos kun la dudeka datreveno de la lanĉo de la Pakto por la Esperanta Civito.

La Komitato diskutis aliajn temojn, inkluzive de la pli kaj pli sukcesa Monata Informilo. Ĉi tiu definitive anstataŭas la ne aperantan “Heroldo de Esperanto”, por kiu kolektiva abono 2017 estis pagita.

Rimarkinda estis ankaŭ la konsultiĝo pri la venonta Komitato, elektota en aprilo 2018. Pormomente nur la sekretario, sen. Anna Bartek, konfirmis sian kandidatecon, el la elirantaj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.