KCE en la ALTE-konferenco en Prago

HeKo 460 1-B, 10 nov 10

Okazas en Prago la 39a internacia konferenco de la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo (ALTE), kie de 2005 esperanton reprezentas Kultura Centro Esperantista, komisie de la Esperanta Civito. Niaj delegitoj estas d-ino Meg Bianchi kaj d-ro Giorgio Silfer.

Hodiaŭ la konferenco programis la kunvenojn de la specialaj interesgrupoj. C-ano Silfer aktive partoprenis en tiuj pri la nova manlibro de la Komuna Eŭropa Framo de Referenco (KEFR) kaj pri la lingvotestado por enmigrintoj, gvidataj de Michael Corrigan (ESOL, Kembriĝo) respektive Lorenzo Rocca (universitato de Peruĝo).

Dum la konferenco eblas sekvi fakajn prelegojn pri diversaj temoj. Aparte interesa estas la prelegaro de prof. Antony Kunnan pri testolojaleco. La profesoro, el hinda deveno sed kun longa sperto en usonaj universitatoj, interalie listigis la temojn kaj leksikajn erojn evitendajn en la testopreparado.

Legu pli en Heroldo de Esperanto

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.