KCE invitis la ILEI-estraranojn al sia simpozio

HeKo 878 8-B, 4 jul 25

Kultura Centro Esperantista organizas simpozion en Svislando pri la temo: “Kian esperantiston konstrui? Renkonto pri la instruado de Esperanto”: ĝi estos pli andragogia ol pedagogia, kaj okazos reale, en la Esperanto-Domo de Ĉaŭdefono, 1-3 novembro 2025.
Nome de KCE prezidanto Stano Keable havas la honoron individue inviti ĉiun nuntempan ILEI-estraranon al la simpozio. La invito signifas senpagan restadon, sed ne repagon de vojaĝkostoj. Tamen, kaze de prelego de invitito, KCE helpos ankaŭ por la vojaĝo, almenaŭ parte.
La invititoj povas partopreni ankaŭ telematike, sed KCE esperas ke almenaŭ la eŭropaj estraranoj partoprenos fizike. La invito ne estas transdonebla al persono ekster la ILEI-estraro je la hodiaŭa dato.

(kce)
 


 


 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.