Kultura Esperanto-Festivalo, mortinta en Skandinavio sed resurektinta en Svislando, dediĉos morgaŭ omaĝon al la plej fama dana verkisto, Hans Christian Andersen, kiu pasigis tutan jaron de sia vivo en Loklo kaj la najbara Ĉaŭdefono dum sia junaĝo: Giorgio Silfer gvidos promenadon tra la urbeto kie ekestis la svisa horloĝindustrio, parolante pri Andersen, homo kaj verkisto.
Al nia lingvo ties fabelojn kaj rakontojn peris Lazaro Ludoviko Zamenhof mem. Probable Andersen ne havis pli gravan tradukiston en aliaj kulturoj krom la esperanta, kvankam ne mankas interesaj kazoj: ekzemple, la hungarigon prizorgis la vidvino de la nacia poeto Sándor Petöfi (jam alies reedzino, tamen).
Problemo ĉe Zamenhof estis la duamana versio, ĉar li ne scipovis la danan kaj bazis sin precipe sur la germana (simile okazis por “Hamleto”). Bonŝance li evitis la erarojn de kelkaj germanigoj, kiel “La verda anasido” anstataŭ la malbela, kion kopiis unu el la francaj tradukoj. Li ankaŭ ne stumblis kiel alia franca tradukisto kiu, por ne ofendi Napoleonon la Trian, titolis “La novaj vestoj de la grandduko” anstataŭ la imperiestro (kaj itala varianto kopiis).
Nek danaj esperantistoj memoras pri la Andersena jubileo (150 jarojn post la morto, komence de aŭgusto 1875), nek esperantlingvaj uranistoj kleras pri la kialo de lia restado en Loklo. Almenaŭ KEF donas la ŝancon profundigi la temaron.
(Legu pli en “Literatura Foiro” kaj “Heroldo de Esperanto”)
Aldonu komenton