Kenjo rifuzas la enirvizon al Dalai Lama

HeKo 321 5-C, 21 jan 07

Kenjo rifuzis la enirvizon al Dalai Lama, spirita gvidanto de la tibeta budhismo, kiu do ne povos partopreni la Mondan Socian Forumon en Najrobo. Pri tio raportas la itala oficiala ITV de la Forumo, mastrumata de la gazetara servo de la Provinco de Trento.

“La Esperanta Civito esprimas sian solidarecon al Dalai Lama. La hontinda konduto de la kenjaj aŭtoritatoj maltrankvilige kongruas kun ĝenerala sinteno de neglektado pri la Monda Socia Forumo, fare de la enlandaj amasmediaj komunikiloj” estis la unua komentario de c-ano Giorgio Silfer, la ĵus elektita Konsulo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.