Kia nova strategio por la monda lingva ordo?

HeKo 893 9-B, 17 nov 25

[En Nov-Jorko] la Komitato de Neregistaraj Organizoj pri Lingvoj gastigis aparte gravan kunsidon lastatempe. La reprezentantoj de UEA en Unuiĝintaj Nacioj tion organizis. Kiel vi scias, unu el la UEA-prioritatoj estas emfazi, memorigi, pledi por multlingvismo en UN (kontraŭe al la ĉiam kreskanta monopolo de la angla lingvo).

La supra komuniko de prof. d-ro Humphrey Tonkin sigelas la lingvopolitikon de la Universala kiu, batalante kontraŭ la angl(uson)a, preferas subteni la lingvan problemon kiel solvon de la lingva problemo mem.

La ĝenerala malŝato pri la hegemona pozicio de la angla trovas emfazon en la Konstitucio de la Esperanta Civito, kiu preskribas la francan kiel internacian helplingvon, specife por diplomatia kaj kongresa uzo, se ekzistas elektebleco. 

Sed laŭleĝe deviga prefero por la franca estas specifa nuanco kiun la malnova Esperantio ne enkondukis. Fakte ĝi estas nur la unua parto de alispeca lingvopolitiko, alternativa al tiu de UEA/TEJO. Kion diras tiu alternativa strategio? Kaj unuavice, kial la Civitaj stabanoj devus preferi la francan?

(Legu pli en Heroldo de Esperanto 2372)

— HdE-redakcio

Komentoj

Marek Bamberski

19a Nov 2025 Mer - 17h00

Mi estas tre surprizita, ke la Esperanta Civito rekomendas la francan kiel alternativon al la hegemonia pozicio de la angla/usona lingvo en la hodiaŭa mondo. Tio estas tute nekomprenebla por mi. Kial ne la hispana, se vi kredas ke vi povas tiele kontraŭbatali la anglosaksan influon? Ĉi tio estas des pli stranga, ĉar ĝuste Francio, timante la malfortiĝon de la pozicio de la franca lingvo en la mondo tiutempe, blokis la klopodojn de Edmond Privat ĉe la Ligo de Nacioj en 1921 doni al Esperanto la statuson de oficiala internacia lingvo. Por Edmond Privat, la pordo estis fermita ne nur al la franca delegacio en Ĝenevo. Svislando kaj Belgio ankaŭ faris nenion por subteni liajn klopodojn. Krome, la francoj ludis la rolon de la “troja ĉevalo” ankoaŭ dum la vivo de Zamenhof. Mi ne nur aludas ĉi tie la skismon kiun Louis de Beaufront kaj Louis Couturat fondinte la projekton de Ido(linguo), sed prefere tion kio okazis jardekon antaŭ 1907, nome la agojn de la franca grupo sub la influo de la eldonejo Hachette kiu blokis la necesajn reformojn por ĉiam. Tiel, la novnaskita infano, iasence, ne kapablis ĝuste kreski kaj disvolviĝi; kaj restis eterna nano…

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.