Kien Bulgara Esperanto-Asocio?

HeKo 453 3-A, 6 sep 10

La 62a kongreso de Bulgara Esperanto-Asocio en Sopot, 3-5 septembro 2010, elektis novan prezidanton: post tri sinsekvaj mandatoj Petar Todorov (iama UEA-estrarano) ne plu sidas ĉe la pinto de BEA; tamen li restas en la novelektita Estraro.

Nova prezidanto estas Boĵidar Leonov el Karlovo: lia (esperanto)-altlernejo estas AIS-filio, sed ĝi daŭre atendas la agnoskon de la bulgara ŝtato. 

La ĝisnuna sekretario de la asocio, Mariana Evlogieva, rezignis resti estrarano; male, la ĝisnuna estrarano c-ano Georgi Miĥalkov restas kiel sekretario de la asocio kaj plu redaktoras la presorganon de BEA, “Bulgara Esperantisto”. Vicprezidanto dum la sekvaj tri jaroj estos Maja Gorova, tre fama bulgara pentristino (filino de Ĥristo Gorov, honora membro de UEA). Estrarano restos ankaŭ Boris Gaĝanov, ĝisnuna vicprezidanto de BEA.

La kongreson ĉeestis ĉirkaŭ 150 personoj, inter ili gastoj el Danio, Japanio, Korea Respubliko, Serbio, Hungario, Rumanio, Nederlando, Pollando.

Kien Bulgara Esperanto-Asocio? Tion respondos la sekvaj tri jaroj, sub la gvido de Boĵidar Leonov.

En Bulgario tri establoj estas aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito: en Vraco, Razgrado kaj la ĉefurbo Sofio. En Bulgario estas redaktata, presata kaj ekspedata la revuo “Literatura Foiro”, presataj kaj ekspedataj estas “Heroldo de Espedranto” kaj “Femina”.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.