Kio nova inter UEA kaj TEJO?

HeKo 716 8-A, 24 aug 19

Universala Esperanto-Asocio kaj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo modifis plurloke la regularon de kunlaboro, per voĉdonoj dum la ĵusaj UK kaj IJK.

La ĉapitro “Financoj” fariĝis malpli favora al TEJO: ĝi perdas 25% de ĉiu patrona kotizo, por kovri la kostojn rilate al presado kaj dissendo de la revuo “Kontakto”, kiu tamen restas proprietaĵo de UEA. La librotenado restas zorgo de UEA, escepte de eventualaj interkonsentoj je nivelo de estraroj; pro la manko de precizeco pri ĉi-lastaj kaj pro la malkresko de la roterdama oficistaro, la afero ne ŝajnas favori TEJOn. Aliflanke, la ekzisto de propra banka konto ekster UEA, kaj la forstreko de operaciaj limoj por la TEJO-kasisto, ŝajnas favori la junularon.

En la informado, TEJO perdas la ĉapitron en la Jarlibro. Sed se la Jarlibro de UEA ne plu aperas eĉ virtuale, tiu amendo estas nur formalaĵo. Regreso ŝajnas ankaŭ la aldono de artikolo kiu devigas TEJOn “regule mencii la rilatojn kaj kunlaboron kun UEA”: tia devigo estas novaĵo.

La integrigo fariĝas celo, se TEJO kaj UEA ekde nun havos reciprokan aliron “al ĉiu labordokumento” interna al la respektivaj estraroj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.