Kiu volas plibonigi la mondon, tiu komencu de si

HeKo 673 6-B, 8 mar 18

Jen denove la fatala dato, la 8an de marto, jam tradicia Tago de la Virinoj. Kun bedaŭro, sed sen surprizo, ni konstatas ke ankaŭ en 2018 la situacio en la mondo entute ne progresis. Ĉefaj problemos restas la perforto, la manko de egaleco en rajtoj kaj ŝancoj, la malsufiĉa reprezentivo en la gvidaj postenoj.

Ne esceptas la esperantlingva komunumo. UEA disklamas sian intencon plibonigi la mondon, sed ignoras la tiukampan potencialon de virinoj. Ĝi elektis ĝeneralan sekretarion (ne inon) kaj preparas sin elekti du novajn estraranojn, ambaŭ el la vira sekso. Cetere, la unuan ĝeneralan direktorinon en ĝia historio (la titolo ne ekzistis kiam oficis f-ino Vermaas) post demisio tuj anstataŭis viro, eĉ sen konkurso.

Virinoj plu havas marĝenan rolon ankaŭ en la plej masklisma el niaj institucioj, nome Akademio de Esperanto.

La feminan marĝenecon en la tradicia Esperantio atestas eĉ la ĵus eldonita verko “Nia diligenta kolegaro”: laŭ ties aŭtoroj, estas virinoj malpli ol dek procentoj de niaj eminentuloj, kaj nur sep virinoj troviĝas inter la vivantoj.

Esperiga noto tamen venas el TEJO: ĝi solvis internan rotacion elektante junulinon el Azio kiel prezidanton, anstataŭ subite demisiintan junulon. Ankaŭ en la Esperanta Civito regas ekvilibro, danke al tri virinoj en sepopa Kapitulo. Do oni rajtas esperi en progreso de la virina forto: estu tiu ĉi la bondeziro por la venonta datreveno en Esperantio!

(Feminisma Esperanta Movado)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.