Kniivilä nedezirata persono en Rusio

HeKo 698 2-A, 25 dec 18

Laŭ informo de Aleksander Korĵenkov, la gazetara konsilisto de la sveda ambasado en Moskvo estis ĵus forpelita de la Rusa Federacio kiel “persona non grata”. La traktado kiun li ricevis estas tiu kiun oni kutimas rezervi al spiono.

Laŭ precizigo de c-ano Bertil Nilsson, legacia asistanto de la Esperanta Civito en Stokholmo, la sveda ministerio pri eksteraj aferoj informis, ke ĝi rifuzis vizon al du rusaj diplomatoj. Tio okazis solidare al dudeko de aliaj ŝtatoj pro akuzo kontraŭ Rusio pri kontraŭleĝaj aktivecoj en Britio. Laŭ diplomatia kutimo Moskvo reagis diversmaniere kontraŭ tiuj ŝtatoj. En la sveda kazo, per la forpelo de la kulturataŝeo, interalie verkinta tri ĵurnalismajn librojn en esperanto pri Rusio: “Homoj de Putin”, “Idoj de la imperio” kaj “Krimeo estas nia”.

La nomo de la forpelito estas Kalle Kniivilä, fondinto kaj eksredaktoro de skandalisma retgazeto en esperanto. Pro la disvastigo de falsaj informoj pri Feminisma Esperanta Movado li estis deklarita de FEM “persona non grata” en 2004. La postan jaron la Kapitulo, prezidata de Konsulo Walter Zelazny, deklaris lin “persona non grata” por la Esperanta Civito mem.

Komentoj

Redakcio

02a Nov 2019 Sab - 16h22

Ekde februaro 2019 s-ro Kalle Kniivilä laboras ĉe la ambasado de Svedio en Kievo. En Ukrajno li plenumas la samajn taskojn pro kiuj la Rusa Federacio deklaris lin “persona non grata” kaj lin forpelis el la lando.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.