Kolekto realigita de Anatolo Gonĉarov

HeKo 468 7-A, 24 jan 11

En decembro 2010 aperis 24-paĝa bruŝuro (formato A4) de sen. Anatolo Gonĉarov: “Esperanto-identeco: citaĵoj kaj komentoj”. La verketon prefacis c-ano Aleksander Melnikov. Eldonis “La Kancerkliniko”, kiu ne la unuan fojon produktas ion de homo kiu havas la esperantan civitanecon.

La enhavon konsistigas okdeko da citaĵoj el diversfontaj artikoloj de eminentaj esperantistoj, inkluzive de Esperantianoj, kiel Kep Enderby, Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer. La citaĵojn akompanas komentarioj de sen. Gonĉarov kaj celas prezenti la komprenon pri la esperantistaro kiel diaspora popolo (kio ne egalas al nacio).

Interesatoj povas mendi la broŝuron ĉe la plej gravaj libroservoj en Esperantio.

Sen. Gonĉarov ĉesis uzi retpoŝton kaj li nur skajpumos ĝis la fino de februaro. Lia salutnomo estas anatolo1940; li estas kontaktebla de 10h00 ĝis 13h00, moskva horo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.