Kolokvo pri la aktualeco de klasbatalaj ideologioj

HeKo 451 4-B, 25 aug 10

La Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono gastigos en 2011 transnacian kolokvon pri la aktualeco de la klasbatalaj ideologioj. La propono ekestis la pasintan semajnon, ĉe la kolokvo pri lingvopolitikoj, kiu arigis interalie kelkajn ruĝanojn.

La dato ne estas ankoraŭ fiksita, sed probable ĝi koincidos kun la paskaj ferioj. En la programo probable estos loko ankaŭ por pritrakti la Mondan Socian Forumon kaj la periodaĵon “Le Monde diplomatique en esperanto”.

La propono enskribiĝas en la kresko de la aktiveco ĉe Kultura Centro Esperantista en 2011, lige kun la disponeblo de pli vastaj areoj, post la inaŭguro de la nova salono: konferencejo kaj remtero por trideko da partoprenantoj.

Tial eblas okazigi dum la kolokvo kaj la jarkunvenon de IKEK kaj renkonton pri la Ruĝa Listo por la nova Senato de la Esperanta Civito.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.