Kompetentaj partoprenontoj en la brusela Studa Tago

HeKo 655 1-C, 15 aug 17

Pli kaj pli altnivela anonciĝas la Studa Tago organizita de fondumo Pro Esperanto ĉe la okcidenta legacio de la Esperanta Civito, en Bruselo 23 septembro 2017, specife pri la temo “Investado en Afriko”.

Al la matena prelegaro de mag. Rolando Y. W. Meerbergen pri “La justa investado nomata 49-2-49” aldoniĝas interveno de d-ro Leonardo Baroncelli, iama ambasadoro en Kinŝaso kaj diplomato ĉe Unuiĝintaj Nacioj. Krome ĉeestos afrikaj eŭropanoj, kiel sen. Carmine Dello Spedale, naskita kaj vivinta en Eritreo.

Sen. Dello Spedale longe laboris kiel fakestro en unu el la plej gravaj italaj bankoj. Lia kompetento etendiĝos al la posttagmeza forumo pri alternativa banko, enkondukota de sen. Giorgio Silfer, sub la prezido de la prezidanto de Pro Esperanto, sen. Marie-France Conde Rey, vickonsulo pri financoj.

Por ĉeesti la Studan Tagon necesas aparta invito: bonvolu peti ĝin de bx_legacio ĉe esperantio.net

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.