Kompleta la 85a kolekto de HdE

HeKo 414 4-B, 26 dec 09

Geopolitike interesa kaj Zamenhofe markita: tiel estas difinebla la trisemajna periodo pri kiu raportas la numero 2148 (16:2009) de “Heroldo de Esperanto”, la lasta en la jaro antaŭ la speciala afrika numero, dissendota kun la unua de 2010. La koncernan periodon karakterizis du ŝokoj en Esperantio: pozitiva pro Google, negativa pro Atilio Orellana Rojas

Pri la rolo de la esperantistaro artikolas Giorgio Silfer kaj Manuel Ortega, inkluzive de nia rolo post la fiaskinta UN-konferenco en Kopenhago. EU-projekto utiligas nian lingvon. Alain Godon inventis Bildoreliefon. Zamenhofaj festoj ĉie, de Bulgario ĝis Japanio. Kongresoj en Nepalo kaj Popola Ĉinio. Progresas la Civita mikrokredito en Afriko. UEA disdonas librojn per Apogo Thorsen.

Lingvaj temoj ne nur por André Cherpillod, sed ankaŭ por Leen Deij. Nicolino Rossi recenzas novelaron de Tim Westover. En slavaj EU-landoj (Bulgario kaj Pollando) aktualas la lingva problemo ĉe Eŭropa Unio.

“Heroldo de Esperanto” fermas sian 85an jarkolekton, la dektrian de kiam ĝin posedas, eldonas kaj administras LF-koop. La ĉefredaktoro estas c-ino Aneto Muhlemann, la kongresa redaktoro sen. Dieter Rooke. Provekzemplero mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.