Komuna deklaro de la Verda kaj Blanka grupestroj

HeKo 750 5-C, 18 dec 20

Kiel estroj de la Verda grupo (majoritata), respektive de la Blanka grupo (opozicia), ni scias ke la leĝodona povo en la Esperanta Civito devas kongrui kun la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj.

Negaciismo, inkluzive de la kulpigo al hebreoj pro la Holokaŭsto, nome la delira aserto ke ili meritis la ekstermon, draste kontraŭas la Deklaracion. Persono kiu subtenas tiajn tezojn ne povas esti Civita parlamentano: la Esperanta Civito ne toleras formojn de politika konformismo aŭ eĉ indiferento — ĉe ni ne eblas epizodoj kiel en 1934, kiam membro de la nazia partio estis elektita al la estraro de Universala Esperanto-Asocio kiel vicprezidanto.

Konsekvence (manke de publika demento) ni deklaras ke neniu grupo reprezentata en la Senato konsentus pri eventuala kandidateco de la civitano (CEN-kodo M090541CR) kiu aŭtoris antisemitan artikolon en la revuo “Sennaciulo” (n-ro 3/4, marto-aprilo 2016).

Subskribis:

  • Lorena Bellotti, Verda grupestro
  • Anna Bartek, Blanka grupestro

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.