Komunaj studotagoj kun la Okcitana PEN

HeKo 563 3-B, 29 jul 14

Komunaj studotagoj de la okcitana kaj esperanta literaturoj okazos ĉe Kultura Centro Esperantista, 6-7 aŭgusto 2014. Inter la gastoj el Okcitanio la prezidanto de la okcitana PEN-centro, Jean-Frédéric Brun; esperanto-verkistoj ĉeestos kaj fizike (gec-anoj Perla Martinelli, Giorgio Silfer, Walter Zelazny) kaj skajpe. La renkonto okazos en la franca lingvo.

Dum la du studotagoj estos diskuto pri la sociologie komunaj trajtoj inter la du literaturoj, specife la okcitana ekde felibrismo, la renaska lingva movado.

Por la okcitanistoj la “fina venko” konsistus en la oficialigo de la okcitana je politika nivelo, ĉar je kultura ili ricevis agnoskon jam en 1903, per la literatura Nobelo al Frédéric Mistral. En la aŭtoro de “Mirejo” kunvivis tri roloj: li estis samtempe la Zamenhofo, la Kaloĉajo kaj la Lapeno de la okcitanismo. La forta ligiteco de la literaturo al lingva movado kreas analogion kun la esperantista, kies komunumo tamen sociologie evoluis pli rapide kaj pli multe ol la okcitanista.

Kiuj dezirus sekvi la diskutojn en Ĉaŭdefono per skajpo, tiuj bonvolu kontakti la kulturcentron, eventuale tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.