Komuniko de d-ino Perla Martinelli

HeKo 507 4-B, 29 maj 12

Du monatojn post la operacio en hispana kliniko, c-ino Perla Martinelli serene konvaleskas en la Esperanto-Domo de Malago, pri kies meblado ŝi nun okupiĝas, kiel responsulino.

Ŝiaj fartokondiĉoj estas bonaj: ĝenas ŝin ne la sekvoj de la tamen grava operacio, sed ankoraŭ la spuroj de misŝanca akcidento pro kiu ŝi suferis en januaro, dum sia restado en Budapeŝto.

Dum ĉi tiuj tagoj Perla estas finredaktanta la someran numeron 2012 de la revuo “Femina”. Ŝi planas partopreni la Atelieron pri kreivo che KCE, meze de julio, en Svislando.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.