Por kongrui kun la artikolo 28 de la Konstitucio de la Esperanta Civito kaj konforme al Lex Argentaria, Pro Esperanto ekde nun aplikas la principon “Cuius adiutorius non eius directorius” (Kies dungito ne ties dunginto).
Konsekvence Pro Esperanto ne plu kontraktos Kapitulanojn kiel buralistojn aŭ deĵorantojn: la nunaj estas samkondiĉe rekontraktitaj de paktintaj establoj kun jura sidejo en Svislando, ekde decembro 2025. La koncernatoj (personoj kaj establoj) estas informitaj pri tio.
La supra decido ne rilatas al lukontraktoj por apartamentoj.
— Pro Esperanto
Aldonu komenton