Konsorcia paŭzo 1-8 aprilo 2026

HeKo 905 5-B, 28 apr 26

La aktiveco en la tuta konsorcio de la Esperanta Civito paŭzas 1-8 aprilo 2026: legacioj kaj kontoroj respondos nur al urĝaj mesaĝoj; malgraŭ tio, ne ĉiu stabano libertempos, ĉar engaĝita en kongresa kaj reprezenta aktiveco (precipe en Grekio kaj Italio) aŭ en teatra ekzercado prepare al Kultura Esperanto-Festivalo (precipe en Italio kaj Svislando).

Dum la paŭzo la Esperanto-Domoj naturamika, skandinava kaj tanganika ne akceptos gastojn; nur la helvetia en Ĉaŭdefono gastigos eksterlandanojn. Ĉe la apartamentoj de LF-koop, Pro Esperanto kiel regio garantios la eniron de nova luanto kun longtempa kontrakto en la Pegoneston, je 31 marto 2026 posttagmeze, per la livero de la ŝlosiloj.

Ĉiu buralisto libertempos aŭ rekuperos konforme al Lex Adiutoria, interkonsente kun la respektiva establo. La novaĵagentejo HeKo paŭzos nur 3-6 aprilo 2026.

— Pro Esperanto
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.