Kristandemokrata subteno en EU-Parlamento

HeKo 381 5-C, 28 jan 09

La Blanka grupo en la Senato de la Esperanta Civito ĝojas informi ke la kristandemokrata EU-parlamentanino Ljudmila Novak (slovenlingva) proponis amendojn favore al esperanto en la konkludoj de la projekto de raporto pri multlingvismo, fare de Vasco Graça Moura, kadre de la komisiono pri kulturo kaj edukado en la strasburga parlamento.

La slovena deputitino de la centra partio proponis la sekvajn tri amendojn:

4a. (nova teksto) …konstatas, ke la principo de respekto pri egalrajteco ne estas garantiebla se oni uzas nacian lingvon kiel “lingua franca”.

4b. (nova teksto) …proponas, ke konservante kaj uzante vivantajn lingvojn, aprezante la lingvan diversecon kaj stimulante la lernadon de diversaj lingvoj, oni studu la eblecon kaj utilecon enkonduki komunan planlingvon en Eŭropan Union, ekzemple Esperanton. Nur ĝi povus faciligi la interkompreniĝon en Eŭropo kaj kun loĝantoj de aliaj kontinentoj, ĉar ĝi estas simpla por lerni kaj uzi. 
 
4c. (nova teksto) konstatas, ke la enkonduko de eŭro kiel komuna eŭropa monunuo rimarkinde faciligis la komercon inter la ŝtatoj kaj helpis al la ekonomia kresko kaj al pli granda stabileco en Eŭropa Unio. Similaj efikoj povus ekesti ankaŭ per la enkonduko de komuna komuniklingvo, kiu neniel malhelpus aŭ limigus la uzon de la naciaj kaj aliaj vivantaj lingvoj utiligataj en EU.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.