Kultura rememoro pri Vilmos Benczik zorge de FAR

HeKo 766 5-B, 28 jun 21

Fajszi Amika Rondo organizas la 61an literaturan kafejon en Budapeŝto, sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro, ĵaŭdon la 22an de julio 2021 ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito. La renkonto, kunordigita de sen. Anna Bartek, estas dediĉita al kultura rememoro pri Vilmos Benczik (1945[1959]-2021).

La partoprenantoj aŭskultos atestojn de diversaj intelektuloj (interalie Herbert Mayer, Istvan Nemere, Giorgio Silfer) pri la fama eldonisto, eseisto kaj literatura kritkisto forpasinta ĉi-jare.

En Hungario rajtas okazi ajna kunveno ĝis maksimume kvincent personoj; por la stadionoj eĉ ne ekzistas tiu limo. Komplike povus esti nur se temus pri “propagando favore al uranismo”, laŭ lastatempa leĝo. Estas rimarkinde ke Vilmos Benczik eldonigis en 1980 (hazarde, la jaro de la Manifesto de Raŭmo) esperanto-novelon pri dekodebla samseksamo, ĉe tre populara eldonejo specialigita pri legolibroj por komencantoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.