Kunvenis la redakta stabo de "Literatura Foiro"

HeKo 538 5-B, 29 aug 13

La redakta stabo de “Literatura Foiro” havis fizikan kunvenon hodiaŭ en Budapeŝto, ĉe la legacio de la Esperanta Civito. Krom la ĉefredaktoro, Ljubomir Trifonĉovski, ĉeestis multaj konstantaj kunlaborantoj: Marie-France Conde Rey, Perla Martinelli, György Nanovfszky, Làszlò Radacsy, Giorgio Silfer, Walter Zelazny kaj redaktoro de “Heroldo de Esperanto”, Anna Bartek. Escepte de unu el ili, ili ĉiuj havas la esperantan civitanecon.

La kunvenintoj longe pritraktis la kulturpolitikan strategion, sed ankaŭ la grafikon kaj aliajn eldonajn demandojn, interalie la aperoftecon. Estis konstatita la neceso plifortiĝi teknologie.

Fine, la kunveno decidis ke du stabanoj (c-anoj Silfer kaj Zelazny) havos konstantajn renkontojn skajpe kun la ĉefredaktoro, subtene al lia laboro.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.