Kursaro kaj ekzamenoj de TIETo

HeKo 401 1-B, 25 aug 09

En decembro 2009 okazos kursoj kaj ekzamenoj zorge de Tietti-Instituto de Esperanto en Togolando (TIETo).

Estos kursoj por komencantoj kaj ankaŭ kursoj prepare al la dugradaj ekzamenoj de UEA/ILEI kaj al la sesnivelaj de la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito, kunlabore kun Kultura Centro Esperantista (ekde 2005 “institutional affiliate” de la Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo, ALTE).

La precizaj datoj de la kursoj estas komunikotaj. Tamen jam nun oni sciu, ke tiuj aferoj okazos inter la 15a kaj 31a de decembro. Kaj la sidejo estos Institut Zamenhof en Lomeo.

(fonto: OVo)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.