Kurso en KCE pri la esperanta teatro

HeKo 595 9-B, 12 mar 16

Kultura Centro Esperantista proponas kurson pri “Historio de la esperanta teatro” en la Esperanto-Domo de Svislando, 11-15 julio 2016. Instruos prof. Giorgio Silfer, kunaŭtoro de “Historio de la esperanta literaturo”. Efektive la skriba referenco de la kurso estos la ĉapitroj 11, 23, 27, 38, 49 de HEL: personoj kies lingva nivelo ne superas B2 prefere legu tiujn ĉapitrojn jam antaŭ ol veni al Ĉaŭdefono.

La kurso disvolviĝos matene, 8h45-12h15, kun paŭzo 10h15-10h45. Sed vespere okazos la projekciado de diversaj filmoj, bazitaj sur teatroprezentoj aŭ kinematografiaj raraĵoj: foje temos pri unikaĵoj, troveblaj nur ĉe LF-koop, kiu pruntos ilin al KCE por la okazo, ekzemple la filmo “Antaŭen” de Jacques-Louis Mahé. Restos sufiĉa tempo por agrablaj promenadoj en la ĵurasa regiono.

En la Esperanto-Domo eblos matenmanĝi, lunĉi kaj vespermanĝi ĉiutage: tri manĝoj tage kostas 35,- CHF (nun ĉ. 32,- EUR). Eblos tranokti en unu-, du- aŭ plurlita ĉambro. La prezoj varias inter 41,-  kaj 29,- CHF tage/persone. La kursokotizo estas 120,- CHF: ĝi inkluzivas la uzon de la didaktika materialo (ekz. HEL estas surloke pruntebla, same kiel PIV kaj aliaj vortaroj).

Pliaj informoj kaj aliĝoj: kce ĉe esperantio.net, kaj KCE, CP 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, telefono (41)32 9267407.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.