Kvina numero de Heroldo en 2008

HeKo 351 1-B, 21 apr 08

Survojas al la abonantoj la kvina numero de Heroldo de Esperanto, kies unua paĝo raportas pri la internacia konferenco de ALTE en Kembriĝo, kie nian lingvon reprezentis Kultura Centro Esperantista, kadre de la komisio ricevita de la Esperanta Civito per direktivo Muhlemann. En la apudaj kolumnoj (ŝultra titolo) HdE informas pri la unua Mezorienta Esperanto-Konferenco, okazinta ĉi-monate en Amano.

La ĉefartikolo de Bertil Nilsson honoras la Memortagon de Ĉiuj Pioniroj: ja la 14an de aprilo mortis Zamenhof, kaj tiu dato estis fiksita (almenaŭ de la Civita Konstitucio) kiel memorcela festotago. Por la okazo, sen. Nilsson klarigas la celon de sia leĝopropono, pri la starigo de panteono por Esperantio.

La unua paĝo raportas ankaŭ pri la eĥo de la situacio en Tibeto kaj la esprimlibero en Popola Ĉinio. Kiel konate, la prezidinto de UEA aprobas la konduton de Pekino, dum la Civita Senato rezoluciis solidarecon al Dalai-Lama. En apuda artikolo, HdE konstatas ke Povilas Jegorovas realigis miraklon: unuafoje la estraro de UEA kaj la Civita Kapitulo (aŭ gravaj reprezentaj partoj) ĉeestos en la sama kongreso, fine de majo en Vilno.

La internaj paghoj richas je loka kroniko el nia globa vilaĝo, kaj el interesaj rubrikoj.

Heroldon posedas, eldonas kaj administras LF-koop. Ĝi estas la plej ofte aperanta gazeto pri la esperanto-mondo. Provekzemplero estas petebla ankaŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.