Kvindeka literatura kafejo en Budapeŝto

HeKo 693 4-B, 19 okt 18

Fine de septembro 2012 ekis en Budapeŝto la longa vico de nia unika literatura kafejo, kiel iniciato strebanta kontribui al la daŭra prestiĝo de la iama ĉefurbo de la esperanta kulturo. La unua gasto, c-ano Giorgio Silfer, premiere laŭtegis sian teatran triologion: “La njorin” de l” malaperinto”, “La butiketo de l” juvelisto”, “Varma lineo”.

Okaze de la 50a literatura kafejo hieraŭ nia dramverkisto gastis per nova verko: “Mira, Jusefo kaj la gardeloj”. Ĉi-foje tamen li ne laŭtlegis la tekston, sed diskutis kun la ĉeestantoj pri la personecoj en la dramo, kongrue kun la ĉefa temo, nome la seksa perforto kiel milita armilo kontraŭ afrikaj virinoj. La diskuto utilis interalie por enfokusigi rolon por nia lingvo, ĉar la aŭtoro ekhavis la ideon ke Jusefo la Silentema ne komunikas kun siaj najbaroj, sed korespondas kun eksterlandaj leteramikoj en esperanto. Tio estas maniero konservi la komunikan kapablon; interese estas kial li decidis vivi sola, post la morto de edzino kaj filo, kaj preskaŭ izole.

Malgraŭ la jubilea cifero kaj la valoro de la gasto (kaj la bongusta kuko kun aŭtente bretona cidro), malmultaj personoj ĉeestis. Tio fakte inspiris al la aŭtoro la poemon “La flava tramo”, legeblan en la numero 296 de “Literatura Foiro”. Male al Leonard Newell, kiu al sia poemo “La ruĝa tramo” donis la subtitolon “Printempo en Londono”, Giorgio Silfer ne aldonas “Aŭtuno en Budapeŝto”…

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.