La afrika Esperantio post du ĵusaj kongresoj

HeKo 629 5-C, 4 jan 17

La evoluo de la situacio en Afriko restas zorgiga, malgraŭ la probabla atingo de kompromiso pri la sorto de la nuna prezidento de RD Kongolando. Sed pli ol la diplomatio de la romkatolika eklezio, la destinon de Kabila influas lia ĉefa apoganto, la ĉiama diktatoro de Angolo, kiu reprenis siajn apogotrupojn nome de ambigua neŭtraleco. Tiu movo povus efiki ne nur al la eksbelga, sed ankaŭ al la eksportugala Kongolando, nome Kabindo.

Tiu kaj aliaj konsideroj fonis en la hieraŭa diskuto inter sen. Conde Rey, Nguefack kaj Silfer pri la afrika Esperantio. En la interna panoramo gravis la kontinenta kongreso en Tanzanio kaj la nacia kongreso en Togolando, kaj la perspektivo de la unua Internacia Junulara Kongreso.

Pli kaj pli evidentas la tendenco progresigi kontinentan konfederacion, surbaze de UETA. Sen. Chamberline Nguefack informis, ke ŝi ĵus rifuzis la proponon prezidi ĝin, ne trovante tion kongrua kun sia ofico de Konsulo. Aliflanke la Esperanta Civito restas daŭre inspirita de la Deklaracio pri la esenco de la afrika esperantismo.

Estis ekzamenataj kelkaj konkretaj demarŝoj en diversaj afrikaj landoj, specife tiuj kie ekzistas paktinta establo.

La Kapitulo kunvenos en pleno la venontan mardon, 10 januaro 2017.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.