La Asembleo de la Esperanta PEN kunvokita al Svislando

HeKo 764 3-B, 22 maj 21

Same kiel LF-koop kaj KCE, ankaŭ Esperanta PEN-Centro havos realan Asembleon en Svislando, ĉe la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono. La verkistaro kunvenos 9 aŭgusto 2021, verŝajne sub la gvido de la vicprezidanto, sen. Georgi Mihalkov, ĉar la prezidanto, c-ano Tomasz Chmielik, delonge misfartas.

Krom renovigi la estraron kaj akcepti novajn aliĝojn, la Asembleo okupiĝos pri la aktiveco kadre de la jubilea jaro de PEN Internacia. La prestiĝo de nia literaturo kreskis dum la baldaŭ 30-jara ekzisto de nia Centro, danke al la aktiveco de ĝiaj membroj.

Lastatempe nia literaturo estis inter la kvindek reprezentataj en la jarkunveno de la internacia Komitato pri verkistoj en prizono kaj baldaŭ ĝi estos unu el la tridek reprezentataj en la jarkunveno de la internacia Komitato de verkistoj por paco.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.