La bullerisma opozicio, kies voĉtubo estas nordeŭropa retgazeto, draŝas la strategiajn planojn de UEA, tamen neniam prezentante propran alternativan planon, des malpli kandidatojn al la nova estraro de la Universala; ankaŭ ĉar la plimulto de la opoziciuloj ŝajnas ne plu pagi sian membrokotizon.
La skizon de nova strategia plano la retgazeto stampas tiel: “Ĝenerale la teksto, kiu devus prezenti la longperspektivan strategion kaj celojn por la plej grava Esperanto-organizaĵo en la mondo, aspektas strukture nekohera, nezorge kunmetita kaj malekvilibra. Ne eblas laŭ ĝi konkludi, kiuj fakte estas la esencaj kaj prioritataj taskoj, kiujn UEA realisme povos plenumi dum la proksimaj jaroj, nek kiu konkrete respondecos pri tiu plenumo.”
Pri la antaŭa plano, redaktita de la sama aŭtoro de la “Manifesto de Prago”, la nordeŭropa redakcio same draŝas: “La antaŭa strategia plano de UEA estis kompilita dum la prezidanteco de Mark Fettes en 2013–2019. Oni dum lia unua mandatperiodo uzis multe da tempo por ellabori tre detalan, 38-paĝan planon, sed efektive preskaŭ nenion planitan la asocio sukcesis realigi. Krome la plano ĉesis validi jam en 2017.”
Ĉu la Universala kapablos rebonigi sian bildon en Esperantio? Pormomente cirkulas opinioj kiel: “De jardekoj UEA estas katastrofo kaj totala kolapso por la ideo de lingvo internacia, sendepende de kiu estas la estro de tiu organizo. Klikoj, klanoj, nepotismo mortigas ĉiun noblan ideon. Estis tiel en la tempoj de Ivo Lapenna kaj estas tiel hodiaŭ kiam Duncan Charters kondukas tiun sekton al ĝia totala kolapso.” Se estus tiel, la bullerismo, nome la principo laŭ kiu la salajrata aparato pli utilas ol estraroj kaj komitatoj, evidente kunkulpus, unuavice pro la UEA-deficitoj.
Raŭmistoj havas la impreson ke la Universala similas al malsana hundo mordanta sian voston: tre bedaŭrinda grupodinamiko. Ĉiukaze, koran bondeziron al la baldaŭa prezidonto, respektan saluton al la nuna prezidanto, sinceran kondolencon al la lasta prezidinto.