La centjara "Heroldo" dum HEA-festo

HeKo 777 7-B, 12 dec 21

Hungaria Esperanto-Asocio invitis d-ron Giorgio Silfer prelegi pri “Heroldo de Esperanto” okaze de la ĉi-jara, tre sukcesa Zamenhofa festo en Budapeŝto. Al plena salono c-ano Silfer skizis en rapida panoramo la centjaran vivon de HdE, fondita en 1920 de Teo Jung en Kolonjo. Kun Jung la gazeto estis ĉiam antagonisma al UEA, ĉar li preferis subteni UKon kaj landajn societojn, pli ol unu grandan tegmentan organizon.

Kiam Teo Jung retiriĝis en 1962, vendinte la gazeton al ges-roj Fighiera-Sikorska, HdE fariĝis des pli opozicia al UEA, precipe kontraŭ ties multjara gvidanto Ivo Lapenna.

En 1997 HdE transiris al LF-koop, kiu agis pli ekvilibre inter la diversaj animoj de Esperantio, interalie donis pli da atento al SAT ol faris la antaŭaj redakcioj. Fine HdE situis inter la lanĉintoj de la Pakto por la Esperanta Civito.

Malgraŭ kalumnioj kontraŭ HdE fare de “redaktaj kunlaborantoj” kiel Robert Nielsen, de preskaŭ dudek jaroj la periodaĵo kiu opozicias kontraŭ UEA estas la retgazeto “Libera Folio”, skandalisma kaj antiraŭmisma voĉtubo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.