La Civita Parlamento kunvokita al Buĵumburo

HeKo 654 3-C, 8 aug 17

La Senato kunveninta en Loklo jam decidis ke la venonta Parlamenta sesio okazos en Afriko, sed la Konsulo ĝis nun prokrastis la plenumon de tiu decido, ne konsultante la Senatajn grupestrojn. Fine hodiaŭ la Vickonsulo, provizore anstataŭanta la Konsulon en foresto, konsultis la grupestrojn kaj tuj atingis interkonsenton.

La Senato estas kunvokita al Buĵumburo (Burundio) tuj post la fermo de la 8a Afrika Kongreso de Esperanto, la 27an-28an de decembro 2017. Sekvos samloke (kaj samdate) la Foruma sesio.

La tagordoj kaj aliaj teknikaj detaloj ne estas ankoraŭ komunikitaj, sed oni scias ke ambaŭ branĉoj de la Parlamento pritraktos amendojn al la Konstitucio, pri kiuj ekzistas konverĝo de la majoritato kaj de la opozicio. Ŝajnas ke la balotpremio reduktiĝos je du postenoj (la du ĉefkandidatoj de la gajninta listo), dum la ceteraj dek sep estos atribuitaj proporcie, laŭ la d’Hondt-sistemo. Granda estas la kontenteco ĉe la Blankanoj, kiuj konstante batalas por la proporcia reprezentivo.

La kvestoro estas je dispono por helpi la geparlamentanojn plani la vojaĝon kaj restadon.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.