La deka numero de Heroldo en 2018

HeKo 692 1-B, 1 okt 18

Dek monatoj, dek numeroj de “Heroldo de Esperanto”, la organo de Kultura Centro Esperantista. Akurate aperis la oktobra, kies unua paĝo estas grandparte dediĉita al Eŭropa Unio, specife al la lingva situacio post la elimino de preskaŭ ĉiuj denaskaj angle-parolantoj en la Parlamento: ekde junio 2019 ili ne estos plu 17%, sed nur 2%. HdE ne mencias la enketon de EU pri kiu agitiĝas kelkaj esperantistoj, sed publikigas la mesaĝon de la ĝenerala direktoro de Unesko, s-ino Audrey Azoulay, adresitan al UK en Lisbono.

Estas legebla ankaŭ la mesaĝo de Feminisma Esperanta Movado al la Asembleo de Internacia Konsilio de Virinoj. Grandan atenton ricevas la evoluo de TEJO, specife ĝiaj rilatoj kun UEA kaj la Centra Oficejo en Roterdamo. Analizitaj estas ankaŭ ties financoj.

Kompreneble la monata informilo de KCE raportas ankaŭ pri la aktiveco de la kulturcentro kaj ties aliancanoj. La numero 2289 estas senpage ricevebla per simpla mesaĝo al nia redakcio aŭ al kce [ĉe] esperantio [punkto] net (kce[at]esperantio[dot]net).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.