La deklaro de ELI pri la milito en Gaza

HeKo 884 7-A 23 aŭg 25

Pro la disvastigo de la kontraŭisraela deklaro de Kataluna Esperanto-Asocio endas publikigi ankaŭ la deklaron de Esperanto-Ligo en Israelo, kiu aperis en aŭtuno 2023 tra diversaj kanaloj, interalie la socikultura revuo “Kontakto” (fondita de TEJO sed apartenanta al UEA).

“En la spirito de la Zamenhofa revo pri monda paco, Esperanto-Ligo en Israelo kondamnas ĉiujn militojn kaj subtenas diplomatiajn solvojn de konfliktoj, inkluzive de la centjara konflikto inter judoj kaj araboj en la Mezoriento.
Tamen, ne eblas senhorore akcepti la teruraĵojn, kiuj okazis la 7-an de Oktobro: amasa masakro de ĉ. 1,200 israelaj civitanoj, plejparte infanoj (eĉ beboj!), virinoj kaj maljunuloj, plenumita far la
fundament-islamisma ekstremisma teror-organizo Ĥamas, kun ne imageblaj kruelaĵoj (inkluzive senkapigon, perfortadon, torturadon kaj vivbruligon de la viktimoj). Neniam post la Holokaŭsto estis tiom da judoj murditaj dum unu tago, nur ĉar ili estis judoj kaj israelanoj (inter la viktimoj pluraj tamen estis ne-judoj kaj eĉ eksterlandanoj).
Estis kidnapitaj pli ol 240 personoj, kiuj daŭre restas en la manoj de Ĥamas en la Gaza-Strio, sen ajna informo aŭ vizito de la Ruĝa Kruco. Ili ĉiuj devas esti liberigitaj tuj kaj senkondiĉe. Por ke tiaj
krimagoj ne ripetiĝu, nepras ekstermi la regnon de Ĥamas. Bedaŭrinde ankaŭ la palestinaj loĝantoj de la Gaza-Strio multe suferis, suferas kaj suferos pro la milito, kiun iniciatis iliaj Ĥamas-regantoj – milito tamen ne evitebla, por ebligi daŭripovan solvon kaj  estontan rekonstruon de Gaza kaj de la ĉirkaŭa regiono en Israelo.”

Komentoj

c-ano Marek Bamberski, iama kandidato de la Ruĝa Listo

23a Aŭg 2025 Sab - 01h02

Iuj obstine ripetas ke tio, kion Hamas faris la 7-an de oktobro 2023, estis “pogromo kontraŭ senkulpaj judoj”, sed eĉ iliaj laŭtaj krioj ne ŝanĝos la fakton, ke ĝi estis operaco sub falsa flago. Antaŭ 2023, la israela registaro sekrete financis Hamas kaj eĉ instigis la registarojn en Doho, Kataro, transdoni signifajn monsumojn al la gvidantoj de tiu organizo. Mossad kaj aliaj israelaj spionservoj, kompreneble, sciis pri la preparoj de Hamas. Estis malpura ludo fare de la israela registaro ricevi pretekston por la neniigo de la Gaza Sektoro. 

c-ano Giorgio Silfer

23a Aŭg 2025 Sab - 01h10

Tiel longe kiel c-ano Bamberski ne donos pruvojn pri sia akuzo, ĝi aspektos nur deliraĵo. Tamen estas geopolitike interesa la konverĝo de ekstremaj naciistoj (katalunaj, polaj kaj aliaj) kontraŭ Israelo, ankaŭ ene de Esperantio. 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.