La dua "Heroldo de Esperanto" en 2010

HeKo 423 7-B, 12 feb 10

“Populismo estas la spegulbildo de malekvilibra demokratio”: tiel ekas la ĉefartikolo, verkita de c-ano Leen Deij, en “Heroldo de Esperanto” 2151, la dua en la nuna jaro, baldaŭ en la leterkestoj de la abonantoj. Leen Deij inaŭguras tiel debaton pri la evoluo de la eŭropa socio.

Al la pozitiva momento de la esperanto-muziko estas dediĉita la frunta artikolo, kun speciala atento al la produkta poluso de Vinilkosmo: liberecana kaj liberisma samtempe, alia vizaĝo de la populismo, sed kun maldekstra etikedo. Sed ankaŭ minoraj fenomenoj meritas la atenton de la unua paĝo, kiel la Svisa Esperanto-Koruso de Elisabeth kaj Dominique de Mestral.

“Roterdamo kaj Afriko: tial la situacio degeneris” estas vasta kaj multfaceta raporto, kun la vidpunktoj de ambaŭ partioj (sed la mikrofono restas precipe ĉe la afrikanoj) pri la nuna milito interna al UEA sur la nigra kontinento.

Ne nur la supra en la unua paĝo de HdE, kaj tre multaj novaĵoj kaj informoj en la ceteraj paĝoj. La trisemajna informa gazeto pri la esperanta mondo akurate paŝas en sia 86a jarkolekto.

Ĉefredaktas Aneto Muhlemann, kongresa redaktoro Dieter Rooke. Posedas, eldonas, administras Kooperativo de Literatura Foiro, jam la 14an jaron!

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.