La Esperanta PEN asembleos en Vilno

HeKo 350 6-B, 18 apr 08

Esperanta PEN-Centro (la sola asocio de esperanto-verkistoj agnoskita ekster Esperantio) havos sian ordinaran Asembleon en Vilno la 28an de majo 2008, okaze de la Ĵurnalista Kongreso organizata de Litova Esperanto-Asocio. Pro la kongresa programo, eblas ke la Asembleo kunsidos ankau la postan tagon; la sidejo mem estos saloneto en la kongresejo, aŭ surloke komunikota de la PEN-sekretario, sen. Ljubomir Trifonĉovski; same pri la preciza kunvenhoro.

En la tagordo interalie estas la renovigo de la Komitato (mandatofine), la partopreno en la PEN-mondkongreso (Kolombio) kaj en WALTIC (beletrotradukista konferenco en Stokholmo), la venontjara internacia konferenco en Ĉaŭdefono, la kandidatigo de Marjorie Boulton por la Nobel-premio (kun la propono ke tio ripetighu sen plia interna referendumo), la kunlaboro en tri PEN-komitatoj (por la paco, pri lingvaj rajtoj, de verkistinoj).

En Vilno fizike ĉeestos preskaŭ triono de la membraro: Tomasz Chmielik, Aleksander Korĵenkov, Perla Martinelli, Bertil Nilsson, Giorgio Silfer kaj Ljubomir Trifonĉovski.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.