La Esperanto-Domo kaj la Universitato de Malago

HeKo 515 1-B, 18 sep 12

Se la situo je cent paŝoj de la maro, apud promenejo kun multaj kafejoj kaj restoracioj, estas turisma atuto por la naturamika Esperanto-Domo en Andaluzio, la najbareco de la universitato de Malago, pli precize la ĉefa kursejo pri la hispana lingvo por fremduloj, estas por ĝi kultura kaj organiza resursoj.

Hodiaŭ c-ino Perla Martinelli havis oficialan rendevuon kun la direktoro de la kursejo, prof. d-ro Gaspar Garrote Bernal, kiu akceptis kun plezuro la inviton al la inaŭguro de la Esperanto-Domo, promesante sian ĉeeston.

La domestrino parolis pri la reciproka ŝanco loĝigi nunajn studentojn kaj varbi novajn por la universitato. La direktoro spontane decidis proponi al la universitata estraro plian oficialan renkonton ĝuste por studi formojn de kunlaboro, kiuj eventuale entenus ankaŭ kotizrabatojn por la peritaj studentoj.

La gastiganto vizitigis al d-ino Martinelli la tutan infrastrukturon, ankaŭ cele al la tiea okazigo de internacia kongreso aŭ konferenco. La kursejo disponas je du aŭloj, kie povas komforte sidi ducent ĝis tricent personoj, kaj multaj aliaj eblecoj. Fakte ĝi memorigas la favoran situacion de KCE en Svislando, kun liceo je nur ducent metroj de la Esperanto-Domo (inkluzive de teatrosalono por tricent personoj kaj refektorio por ducento samtempe). Luo de la lokaloj eblas tiucele, en Ĉaŭdefono same kiel en Malago.

Pliaj kontaktoj kun lokaj aŭtoritatoj, por prezenti la Esperanto-Domon kaj ĝian rolon en la loka socio, estas planataj dum la venontaj semajnoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.