La evoluo de la kurzo EUR/CHF

HeKo 430 7-C, 24 mar 10

Fonduso Pro Esperanto komunikas:

1-e) Lige kun la ekonomia krizo de kelkaj ŝtatoj en Eŭropa Unio, la komuna valuto eŭro estas perdanta/onta parton de sia valoro. Tiu senvaloriĝo estos aparte rimarkebla en la kurzo de la svisa franko.

2-e) FPEF tamen aplikas la kurzon de la tago kiam la kliento efektivigis la spezon. Tio signifas ke, se la kliento ĝiris mil eŭrojn antaŭ semajno, kiam la kurzo estis je 1,45 CHF kontraŭ 1,00 EUR, FPEF kreditigas 1.450,00 CHF, anstataŭ 1.400,00 laŭ la hodiaŭa kurzo.

3-e) Kiuj devas enkasigi tra FPEF gravajn sumojn en eŭroj el Nederlando, tiuj ĝuas la avantaĝon en la supra punkto, danke al la disponigo de speciala eŭrokonto en Svislando, kondiĉe ke la ĝiro al tiu konto okazu antaŭ la 14a de aprilo 2010.

4-e) La “speso”, tio estas la arĝenta Zamenhofa medalo utiligebla ankaŭ devize, valoras konstante 50,00 eŭrojn, kaj estas ŝanĝebla nur kontraŭ eŭroj.

Fonduso Pro Esperanto invitas la ŝparemulojn ne paniki pro la senvaloriĝo de la EU-valuto: simple reproponiĝos, sur pli vasta skalo, la sama situacio de la iama belga franko, kiu estis samtempe la valuto de la plej bonstata ŝtato en Eŭropo (Luksemburgio) kaj de la plej enŝuldigita (Belgio).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.