La Forumo kunvenis en Loklo

HeKo 504 1-C, 16 apr 12

Ĉi-matene okazis la unua kunveno de la Forumo de la Esperanta Civito dum la nova mandato, en la mirinda konsilia salono de la urbodomo de Loklo (Svislando), la sama kie disvolviĝis la unua parlamenta sesio, fine de februaro 2002.

Sen. Giorgio Silfer, kiel eliranta Konsulo, prezidis lastfoje la Forumon. Li laŭtlegis la liston de la paktintaj establoj, anoncante la ŝanĝojn pri la reprezentantoj. Se dum tridek tagoj post la sesio ne alvenos kontraŭa komuniko de la koncerna establo, la listigitaj forumanoj oficos dum la tuta jarkvino.

Estis komunikite, ke Andaluzia Esperanto-Unuiĝo por la dua fojo sinsekve nek reprezentiĝis nek senkulpiĝis. Tial, laŭ la artikolo 5 paragrafo 2 de la Foruma Reglamento, AEU perdas ĉiujn siajn rajtojn. La Kortumo formaligos la eksiĝon per verdikto, kiu enhavos ankaŭ la sumon pagendan de AEU.

Tiurilate, la Konsulo anoncis proponon de modifo de la reglamento, tiel ke la paktinto estu voĉrajta nur post la aĉeto de oportuna kvanto da spesoj (inter unu kaj ok, laŭ la landaj kontingentoj fiksitaj de la Monda Banko), garantie deponendaj ĉe la Civita Banko por pagi la sumon necesan en kazo de eksiĝo aŭ eksigo, laŭ verdikto de la Kortumo. 

Anoncinte la rezulton de la elektoj al la Senato, la Konsulo demandis ĉu iu kontraŭas la proklamadon. Tial ke neniu kontraŭis, la tria mandato oficiale startis, kaj la tri grupoj formitaj precize laŭ la elektitoj.

Antaŭ ol voki la novan Konsulinon al la estrado por prezidi la Senatan sesion, sen. Silfer esprimis dankon al la gekolegoj de la finita mandato, kun kondolenca penso al la edzo de la forpasinta senatanino Nelly Holevitch.

La Forumo estas kunvokita al Malago meze de oktobro 2012, okaze de la inaŭguro de la Esperanto-Domo en Andaluzio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.