La "francophonie" rezignas kongresi en Lomeo

HeKo 662 7-A, 25 okt 17

Estas nuligita la ministra konferenco de la internacia organizo de frankofonio, kunvokita ĉi-semajne al Lomeo. La konstantaj perturboj pro la manifestacioj de la politika opozicio kontraŭ prezidento Faure Gnassingbé kondukis la landon kvazaŭ al sieĝostato.

La togolanda krizo riskas kontaĝi la najbarajn landojn. En tia konjunkturo la prezidento de Benino kaj la militministro de Eburio vizitis Lomeon por klopodi milidigi la tension. Sed la gambiaministro pri eksteraj aferoj rekte proponis al prezidento Gnassingbé demisii, tre kolerigante lin.

La interveno de Afrika Unio kaj de la Ekonomia Komunumo de la Okcidentafrikaj Ŝtatoj restis praktike senrezulta, almeaŭ ĝis nun. La perturboj en la eta lando, iam simbolo de paco kaj stabileco en Afriko, riskas detrui ekvilibrojn kaj interesojn pli grandajn ol Togolando mem.

(Leonardo Baroncelli, geopolitika konsilisto)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.